La Plej Longa Eklipso de la Jarcento
Mojtaba Kheir-Khah, Irano
Re-foje grandega stelo de nia sun-sistemo kasxigxas de ni, la ter-anoj. Sed ne kiel kutime, per subiro (aux pli gxuste, per la turnigxo de la tero), ne, fakte cxi-foje per la malgranda luno! Refoje sun-eklipso, la lasta en la dua jarmilo se oni kalkulas en teraj jaroj.
La homaro de cxiam jam interesigxis pri cxielaj okazajxoj kelkaj ankoraux ne konataj al gxi, aux kelkaj konataj sed ankoraux timigaj aux mirigaj. Sun-eklipso estas unu el tiuj, kiuj konservadas profundan intereson cxe la teranoj, konate, konite, konote, kiel lun-eklipso! Laux la kalkuloj, la lasta sun-eklipso de nia jarmilo okazas merkrede je la 11a de la auxgusto 1999. Laux la tempo, la eklipso komencigxas matene en tiu tago en la okcidento de la Atlantiko, oriente de Novjorko (Usono), kaj trakuras 14000 kilometrojn, trapasante 12 euxropajn kaj aziajn landojn; interalie Turkion, Irakon, Iranon kaj Pakistanon, kaj gxi finigxas en la oriento de Hindio. La usona spac-organizajxo NASA diris, ke la sud-irana urbo Esfahano estas la plej bona loko por rigardi tiun cxi interesegan cxielan okazajxon.
Laux iranaj astronomoj tio estas plej longa sun-eklipso dum la 20a jarcento en Irano. Gxi okazas cxirkaux 16:30 posttagmeze irana tempo. La dauxro de la plena sun-eklipso en Esfahano estas 1 minuto kaj 35 sekundoj, en la apuda regiono Nagxaf-abad la eklipso dauxros 8 sekundojn pli. Menciindas, ke Esfahano mem estas unu el la plej famaj urboj de Irano laux historio, arkitekturo kaj arto, ecx el la tuta mondo venas turistoj al gxi. Do interese, cxiela mirindajxo okazas en unu el la teraj mirindejoj!Pro tio en Irano grupo universitata nomata ABA Asxti Ba Aseman (Reamikigxo kun cxielo) kunlabore kun studentoj klopodas plej bone informi pri la okazajxo en-lande kaj ekster-lande. ABA pro la bezono je informado arangxas kongreson en Tehrano samtempe kun la sun-eklipsa periodo, kaj gxi organizas grandan kunvenon studentan en Esfahano por pli detale studi la temon. Plue surloke okazas la antauxan tagon (10an de auxgusto) speciala kongreso en Irano pri la temo, kun partopreno de en- kaj eksterlandaj esploristoj.
Ankaux internacie preparigxas inter-retaj, fresxaj informoj pri detaloj de la okazajxo. Por turistoj tio estas plej bona sxanco por viziti Iranon. Kompreneble iranaj turismaj organizajxoj antauxlonge jam preparis sin divers-maniere por tio. Gravegas tamen! Astronomoj atentigas: se vi volas rigardi sun-eklipson, nepre protektu vin per apartaj okulvitroj, cxar rekte rigardi tiun cxielan okazajxon estas dangxere por la sentemaj okuloj.
Laux mi serioze, dum la malapero de la suno, krom studadi la cxielon, sunon aux lunon kovrantan, necesas ke oni ankaux iom rimarku la lunan ombron, en kiu cxiuj ni trovigxos por momento. Sed ni forgesas gxin rimarki, cxu ne? Jes, la ombro de tiu cxi cxiela korpo, kiun nepre la plejparto el ni deziradas palpe surpasxadi! Do surprize, dum sun-eklipso oni almenaux povos senti la cxiam supran lunon en ties efektiva korp-ombro, cxu ne? Mi proponas ankaux dum la venonta lun-eklipso, ke rigardontoj iom rimarku la ombron de sia cxiama logxegejo nomata Tero sur la luno. Tiam la farota demando estas: Vere, kiu estas supre, kiu estas sube?!?
--------------